S (simbolo). 7617.

 

1. S estas alfabeta simbolo, ofte uzata, pro facileco de prononcado, kaj sekve ofta ankaý en mallongigoj.

Skribmaniero:

en la latina S (majuskla), s (minuskla), nur diferenco de grandeco;

en la greka, G (majuskla), F (minuskla) H (minuskla je la fino de vorto).

Notindas, ke en la greka G legeblas Sigma, vorto uzata internacie.

2. Krome, oftas litero S kiel simbolo en logiko (vd 7618), kemio kaj geografio.

En kemio S estas simbolo de sulfuro, kaj ankaý mallongigo de sudo.

E. Pauli.

 


S (simbolo en logiko). 7618.

 

1. La simbola uzo de litero S, same kiel P (vd 5894), vastiøis en teknikaj rimedoj, precipe en propoziciaj kaj silogismaj operacioj.

 

2. En klasifika logiko S, - kiel mallongigo de la latina subjectum (= subjekto), -estas uzata por reprezenti la subjekton, en la skiza prezentado de propozicio, konstraste al P, mallongigo de praedicatum (= predikato), kiu reprezentas la predikaton. Ekzemple:

S (subjekto) estas P (predikato).

 

Same, en la skizo de silogismo, la premisoj kaj konkludo konservas la S kiel subjekto kaj la P kiel predikado. Ekzemple:

se S estas M,

kaj se M estas P,

sekviûas ke S estas P.

3. Aparta uzo de S okazas en la mnemoteknikaj vortoj per kiu estas pritraktataj la modojn de la silogismo (vd 5106), kiam unuj estas konvertataj en la aliajn. Por fari tiun malfacilan konverton, oni devas atenti la kvanton kaj la kvaliton de la premisoj. Tiu kvanto kaj kvalito rezultas el la enhavo de la premissoj, - laý la kvanto (universala, partikulara), kaj laý la kvalito (asertiva, neiva).

 

Por ke korekte fariøu la conkverto de aliaj modoj, en la modojn de la unua figuro de silogismo, foje øi eblas per rekta reduktado, foje nur per malrekta reduktado. Jen operacio tre komplika, kaj kiu povas esti helpata de mnemonikaj vortoj.

Unue, oni rimarku, ke estas, tiurilate, du grupoj de mnemonikaj vortoj karakterizataj per konsonantoj:

konsonantoj s, p, m avertas pri la rekta reduktado;

konsonanto c avertas. pri la malrekta reduktado.

 

Cetere:

Konsonanto s signifas, ke la propozicio indikata per la antaýa devas esti simple konvertata (simpliciter);

Konsonanto p signifas, ke la propozicio indikata per la antaýa vokalo estas akcidence konvertata (per accidens);

Konsonanto m, ke la premiso indikata de la antaöa vokalo devas esti ïanûata, tio estas per ïanûo, aý movo de loko.

 

Por indiki, ekzemple, la 4 modojn de la 1-a figuro, oni uzis la 4 unuajn konsonantojn de la latina alfabeto: B, C, D, F. Sekve la nomoj de la modoj de la unua figuro estas :

Barbara, Celarent, Darii, Ferio.

Konstateblas, ke en neniu el tiuj modoj de la unua figuro aperas interne, nek la konsonantoj s,p,m, nek interne la konsonanto c.

Resulte oni havas nun la nomojn de la aliaj figuraj modoj sisteme,:

en la 2-a figuro:

Cesare, Camestres, Festino, Baroco;

en la 3-a figuro:

Darapti, Felapton, Disamis, Datisi, Bocardo, Ferison.

La nomoj de modoj situintaj en la aliaj figuroj komenciûas ankaý per la 4 unuaj literoj de la latina alfabeto.

 

La mnemonika tekniko aranûis la aferon tiamaniere, ke tiuj modoj de la aliaj figuroj redukteblas al la koncernaj modoj de la unua figuro (la rekta), kiuj komenciûas per la sama konsonanto.

Ekzemple, Cesare (de la 2-a figuro), reduktiûas, per rekta reduktado, al Celarent (1-a figuro); Darapti (de la 3-a figuro), per rekta reduktado, al Darii (1-a figuro), ktp.

 

La malrektaj modoj de la sama 1-a figuro estas: Baralipton, Celantes, Dabitis, Fapesmo, Friseso (morum). Oni rigardu ke nun okazas la æeesto, en la mnemoteknikaj vortoj, la konsonantoj s, p, m.

Modernuloj, kiu metas la 4-an figuron, anstataý la unua malrekta, nomas la korespondajn modojn per:

Bamalip, Calemes, Dimatis, Fesapo, Fresison.

Îi-kaze, pro la inversiøo de la terminoj, la unua vokalo normale indikas la Grandan premison, kaj la dua la malgrandan premison.

La æeesto de s avertas pri la neceso, konverti la universalan propozicion en partikularam, kiam fariøas la transformon en la unuan modon.

 

Oni ekzempligu per Camestres, de la 2-a figuro:

Cam...îiu homo estas animalo;

es...neniu ïtono estas animalo;

tres. Do, neniu ïtono estas homo.

La konversio fariûas al Celarent de la 1-a figuro.

4. En moderna logiko de la rilatoj, la litero S, same kiel Q (vd 7048) kaj R (vd 7080), estas uzata por signifi mallongige "havas la rilaton S kun".

En la skizo "xSy" oni legas:

"x havas la rilaton S kun y".

E. Pauli.

 


SANGO (kiel simbolo) (*). 7678.

Gr: " Í : " , -J @ H . L: sanguis, -inis.

A: blood. F: sang. G: Blut.. H: sangre. I: sangue. P: sangue. R:

 

1. Etimologie, sango devenas el la latina sanguis, origine latina radiko, kun baza signifo de tio, kio fluas. Popularaj vortoj devenas el la latina radiko, dum la sciencaj el la greka haìma, -atos, tra la internacia radiko hemat-, ekzemple, hematio (vd).

Substantiva radiko. Vortformoj: sango, sanga, sangado, sangoglobeto, sangogrupo, sangokolora, sangovazo, malvarmsange, samsanga, varmegsanga.

 

2. Sango, en biologia senco, estas kolora ligkvažo fluanta en arterioj kaj vejnoj de la vertebruloj, portanta vivajn æelojn kaj nutražajn substancojn. Kvankam la nervoj estas multe pli evoluintaj sistemoj de interkomunikado, la sangofluo tre gravas en la korpa funkciado.

Havas apartan signifon por la demando pri la esenco de la vivo (9914) la fakto ke, la vivaj æeloj fluantaj en la sango estas aýtonomaj vivaj estažoj. Ili estis parto de osta medolo, kaj, kiam sendependiøas, fluas kiel parto de la sango, kun ebleco pasi al aliaj individuoj per transfuzo. La ligiteco de la sangaj æeloj post eliri la medolon restas nur mekanika.

Jen pruvo favora al la koncepto ke, grandaj vivaj estažoj estas nur ampleksa socio de malgrandaj vivaj estažetoj. Pro la rapida interkomunikado ili vivas tre interdependaj, sed esence aýtonomaj .

La sangotransfuzo estas nur pli simpla transplanto la transplanto de organoj. Ambaýkaze la operacio de transplanto (vd 9566) estas esence la sama: aranøi novajn formojn de kunvivado de la æeloj.

 

4. Kiel simbolo, sango esprimas la vivon, la animon mem. Jen simbolo en kiu estas elstarigata precipe pro la troa atribuo al la sango la îefon en la koncepto pri la vivo. Îar la vivo apartenas al Dio, oni ne manûu la sangon, kaj faru el la sango objekton de religiaj ritoj.

Raso (vd 7163) estis atribuata, en la pasinto, al sango, sed erare. Science oni scias nun ke la afero de raso dependas fundamente de la genoj (vd 2412).

 

5. La unuaj informoj de la mezopotamiaj kredoj parolas pri la sango de la venkita dio Kinga, el kies sango miksita kun tergrundo oni faris la homon; farita ja el subigita Dio, la homo restis servanto de la superaj dioj de la supro.

Tiuj konceptoj pri la sango reaperas en la juda Biblio. Post la diluvo, Dio instruis Noaon:

"Îio, kio moviûas kaj vivas, servu al vi kiel manûaëo; kiel verdan herbon mi donis al vi îion. Nur karnon kun ûia sango ne manûu" (Gen 9,3-4).

Pro la kredo je la dia karaktero de la sango, ûi estis uzata en religiaj ceremonioj. Pri la uzo de sango detale ricevis Moseon la instruon de Dio kaj transdonis ilin al Aarono.

"Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj buîis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero. Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj ïmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elverïis îe la bazo de la altaro" (Lev. 9,8-9).

Sama estas la kunteksto de Dt 12,23; 2 Sam 23, 17; 1 Kron 11, 19; Ez 3, 16-21; 33, 1-9.

Kompreneble, se la vivo estas komprenata kiel venanta el Dio kaj se ûi estas identigata pecipe kun la sango, tiu îi fariûas aparte sankta kaj objekto de rito, kun speciala forto por purigi la homoj je pekoj.

 

6. Kristanoj konservis la antikvan ideon pri la sango kiel savo, îar per la morto de Jesuo, kies sango estis verïita, la popoloj ricevos la savon.

Laývorte, ankaý al la sango estas atribuata la savo, kiam okazis la lasta manûaëo; tiam, per uzo ricevitas de la esenoj, estis uzata la vino kiel simbolo de la sango, kaj la pano kiel simbolo de la korpo; tiel same en la katolikaj mesoj.

Jesuo mem asertis:

"Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili (la disæiploj), dirante – Vi æiuj trinku el øi, æar tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverïata por multaj, por la pardonado de pekoj" (Mateo 26, 27-28).

 

Pri la ne manûado de karno kun sango, ankoraý insistis la apostoloj de Jesuo, îirkaö la jaro 50, okaze de la Koncilio de Jerusalemo.

Tiam oni liberigis la alinacianojn el pluraj devoj de la mosea leûo, sed tamen, decidis Petro: "Sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriûoj îe idoloj kaj de malîasteco kaj de sufokitaëoj kaj de sango" (La Agoj 15,20).

 

En religia kunteksto, sango havas gravan rolon precipe en pli simplaj socioj. Pro erara kompreno pri la plej esenca en la viva korpo, la sango estis okazo por emfazaj religiaj asertoj kaj kreo de ritoj. La buæofero oftas. Cetere, - pro la kredo ke en la sango vivas la animo, - okazis ke la sango estis uzata en ritaj ceremonioj.

Kiel sciate, kelkaj estas kontraý la sangotransfuzo, nur pro religia kredo.

E. Pauli.


SAÖDADO. 7725.

A: saudade (J. Wells), sad regret. F: regret, trist souvenir. G: Sehnsucht. H: nostalgía, pesar de un bien pasado. I: ricordo affetuoso. P: saudade, agradável nostalgia. R:

 

1. Etimologie, saýdado devenas el la portugala saýdade, siavice el la latina solitas, -atis (= soleco). La primitivaj formoj de la portugala estis saydade, soidade, suidade, de la 13-a jarcento.

Substantiva radiko. Vortformoj: saýdado, saýdade, saýadi (ntr).

 

2. Saýdado estas sopiro pri io bona kaj pasinta, kies rememoro .

mikse agrablas kaj doloras. Ekzemple, saýdado je la bonaj tempoj de la infaneco, saýdado je ne revenintaj festoj, saýdado je mortintaj amikoj.

Nuance, sopiro (vd 8532) elstarigas la karakteron de verba radiko, per kiu la deziro de retrovo fariøas la æefa senco, dum saýdado, kiel substantiva radiko, centriøas en la sento mem pri la bona afero de la pasinteco, sen rekte inkluzivi la deziron de retrovo.

Tiusence, saýdado estas agrabla rememoro, dum sopiro estas deziro de retrovo. En la portugala lingvo okazas ambaý vortoj - saudade, suspiro -, sen esti sinonimaj.

 

3. Foje estas dirite, ke saýdado karakterizas senton, kiu estas "propra al portugaloj" (PIV).

Pri tio oni almenaý konsideru, ke, se iu lingvo kreas kelkajn vortojn, tio pruvas ke la etnaj lingvoj kunportas la nacian influon, influe de la etno, kulturo, historio, ekologio.

Lingvo efektive internacia ne povas esti elprenata el naciaj lingvoj. Tamen, se tio okazas, la elektata nacia lingvo iom post iom sendependiøas rilate la originan naciecon.

E. Pauli.

 


SEKSO (*). 7791.

L: sexus, -us (a -i).

A: sex. F: sexe. G: Geschlecht. H: sexo. I: sesso. P: sexo. R:

 

1. Etimologie, sekso devenas el la latina sexus, radiko ankaý origine latina.

Substantiva radiko. Vortformoj: sekso, seksa, sekseco, seksilo (peniso, vulvo, kaæo, piæo, jonio), seksumi (koiti), seksologo, seksologio, seksallogo, seksardo, seksatenco, ambaýseksa, inseksa, samseksema, senseksa, virseksa.

 

2. Sekso estas la aparta duformeco de samspecaj individuoj tiamaniere, ke unuj estas maskloj la aliaj inoj.

Tiu divido æefe rilatas al la kapablo reproduktiøi, kvankvam la reproduktado ne okazas nur per tiu malsimpla maniero.

Fundamente, sekso estas determinata de aparta speco de kromosomo, la Y por la viroj, la duobla XX por la virinoj. Krom tio okazas diferencoj de formoj kaj de psikologio, konsekvence ankaý de funkcioj.

 

3. Seksologio. La pritraktendaj aspektoj pri sekso estas filozofiaj kaj sciencaj. En ambaý kampoj la temo vaste divideblas.

La plej notindaj estas: biologiaj, psikologiaj, moralaj, edukaj, familiaj, sociaj. Kune, tiuj temoj nomeblas seksologio (7797).

Eblas organizi didaktike tiujn temojn, do, kiel scienca disciplino, kaj kies nomo estas seksologio.

Pri sekso serioze estas tamen malfacile okupiøi, jen pro la malfacileco de la temo, jen pro la homa tendenco esti sprita en tiu kampo.

 

3. Pri la sekso biologie (vd 7793) malmulte, oni sukcesis klarigi en la pasinteco, kaj pro tio okazis pluraj mitoj kaj kun religia karaktero.

Nur moderepoke evoluis la sciencaj konoj pri sekso, kaj sekve ankaý la filosofiaj prikonsideroj. Ekde tiuj novaj bazoj pri la naturo de sekso, fariøis nova la argumentado en la ceteraj prikonsideroj pri viro kaj virino.

La tendenco estas komprenigi, ke nova formo de vivo komenciøas je la momento de la kuniøo de la du seksaj elementoj, - la maskla kaj la ina. Sed tio pravas nur pri nova formo de vivo, kaj ne simpla naskiøo de la vivo mem.

Efektive, eblas imagi la vivon kiel tiel antikva kiel la materio vivigata. La seksa reproduktado estas nur kiel nova formo de tio, kio jam vivas ekde antaýo.

Principe, la vivo multobliøas per divido de æelo, kiu jam estas viva. La konsisto mem de la viva specio estas funde atingata de la divido en du formojn de ekzistado, kies rezultoj estas la ovolo kaj la espermatozoo.

Ankaý principe, æiu ovolo, kaj æiu spermatozoo povas progresi, individue. Sed, per nova formo de progreso, ovolo kaj spermatozoo kapablas kuniøi, kun avantaøo fare de la sumo.

Tamen, oftas, precipe en la pasinteco, tiuj, kiuj simple kredas je tute nova vivo je æiu sukcesa kuniøo de ovolo kaj spermatozoo. La argumentoj estas tre spekulativaj, kaj tro facile ili forigas la hipotezon ke ekde æiam la korpoj povas esti vivaj.

 

4. Pri la sekso psikologie kaj psikanalize (vd 7802) multo estas seræenda, kaj en la fundamento, kaj en la æiutaga konduto.

Seksaj agoj rilatas al refleksoj, precipe de la nekondiæitaj, sed aldone ankaý de la kondiæitaj. Simpla tuïo estigas la seksan funkciadon, precipe la seksan erektiøon (vd 1905), kiam ankaý povas okazi orgasmon (vd 5854).

Aldone, per la samtempa operaciado de aliaj sensoj, kreskas la seksa kapablo.

 

La seksaj operacioj montriøas tre agrablaj kaj sekve allogaj. Jen temo esplorendaj de la seksa psikologio, pri kiuj la detaloj multas.

 

5. Pri la sekso morale (vd 7800) vaste okupiøas la filozofio. Tiu morala filozofio pri la sekso redividiøas en plurajn gravajn temojn:

sekso socie (vd 7804), sekso eduke (7795). Fine, tiu morala filozofio kompretiøas per la seksa sociologio kaj civila juro pri la sekso.

E. Pauli.

 


SENSO (psikologie). 7906.

L: sensus, -us.

A: sensation, sense (J. Wells). F: sensation. G: Empfindung. H: sensación. I: sensazione. P: sensação. R:

 

1. Etimologie, senso devenas el la latina sensus (= ekstera senso, penso), siavice el la verbo sentio, -um, -ire (= senti, intelekti), enkadre de la hindeýropa radiko sent-, kun fundamenta senco preni direkton, rimarki.

Dum la latinidaj radikoj devenas el la malfrua latina sensatio, -onis (= senso), Esperanto prenis sian radikon rekte el la klasika latina sensus.

Rezulte, multobliøas la esperantaj radikoj, kiuj do kapablas prezenti ekde la fundamento difinitajn nuancojn, pere de: senso (vd 2), senco (vd 7875), senti, -o (vd 7926), sensacio (vd 7896), sensora (vd 7912), sensualismo (7920), sensitivo (planto), sentimentala (vd 7928).

Estas senso substantiva radiko. Vortformoj: senso, sensa, sensažo, sensebla (vd), sensismo (vd 7902), sensama, sensometrio, sensorgano (vd 7914), nesensiva, supersenseca.

 

2. Senso estas imanenta operacio de kono, diretata al ekstera objekto. Tiusence, oni asertas ke estas sensoj: vidado, aýdado, flarado, gustumado, tuïado, - entute kvin sensoj al ekstera objekto.

Nuance, sento (vd 2926) estas resultinta psika stato, ekzemple, senti ûuon, senti doloron, senti timon, dum senso estas operacio perceptanta objekton.

 

Pluras la demandoj pri la fenomeno de la sensoj.

Kelkaj demandoj rilatas al fizikobiologiaj kondiæoj, precipe pri la nervaj.

Aliaj demandoj estas specife psikaj pri la senso mem; en tiu sama kampo restas la demando pri la nombro de sensoj, - æu ili estas nur kvin, æu aldoniøas kiel specifa senso la cenestezo (vd 0924)?

Fine gravas la gnozeologiaj demandoj, pri la objektiva enhavo perceptata. Jen kiam sensismo (vd 7902) defendas la subjektivecon. Kontraste, realismo (vd 7182)asertas la efektivan sendependan ekziston de la ekstera realo, kaj kun kelkaj fundamentaj kvalitoj, kvankam ne æiujn.

 

3. Nervaj operacioj estas elektraj, kaj tiusence ili ne estas la psika imanenta operacio de la senco.

Nervoj (vd 5450) en si mem estas tamen grava elektronika sistemo en servo de la senso. En tiu nerva sistemo elstaras la organoj de senso kaj la cerbo.

Organo de senso (vd 7914) konsistas el nerva aparato kapabla kapti eksterajn manifestaciojn kaj sendi ilin al centra sistemo de komputado, la cerbo (vd 0933). Fine, en la cerbo okazas la senso.

La homa æefa sensa organo estas la okulo (vd 5694). Sekviøas, laý la graveco, la organoj de aýdo (vd 0623), de flaro (vd 2247), de gusto (vd 2553), de tuïo (9660). Pri la organo de cenestezo (vd 0924) restas dubo.

4. La operacio de senso estas certe specifa fenomeno, distinga rilate la elektran kurenton. Ne facile oni klarigas kiel interrilatas la elektra nerva kurento kaj la specifa fenomeno de senso. Tamen estas fakto, ke la psiko agas sur la fiziko, kaj inverse la fiziko sur la psiko.

En pli vasta kampo tiu problemo de interrilato inter psiko kaj fiziko estis pritraktata, ekzemple de Aristotelo, Kartezio, per la demando pri la interrilato de korpo kaj animo (vd 0316). La problemo centriûas en tio, kiel interagas tiuj ne proporciaj aferoj, la korpaj kaj la psikaj.

 

5. Pri la psika specifeco de la senso ankoraý restas malfacilaj aspektoj por esplori, precipe pri la nombro de sensoj.

Eble la senso estas ununura fundamente, tamen kun gradaj diferencoj en la psika reago. En tiu kazo, la kvin sensoj, - de vido, de aýdo kaj de îiuj aliaj, - estas nur gradaj diferencoj en la elektronikaj impresoj kaj gradaj diferencoj en la psikaj reagoj.

 

Ankaý interne de æiu el la kvin sensoj okazas malsimilaj gradoj, kiuj tamen eble ne estas pluraj sensoj, sed nur tiuj malsimilaj gradoj de la sama øenerala senso.

Ekzemple, koloroj estas pluraj en la senso de vido, sonoj estas pluraj en la senso de aýdo, odoroj estas pluraj en senso de flaro, gustoj estas pluraj, fine pluraj estas la tuïoj. Precipe en tuïo okazas specialaj varioj, kiel doloro kaj plaæo, varmo kaj malvarmo.

La diferenco de la diversaj sensoj kaj de la diversaj internaj varioj æiam okazas surbaze de la longeco de la elektronikaj ondoj. Alidire, la diferenco estas de sentata objekto, kaj ne de fakulto; almenaý pli de objekto, ol de fakulto.

 

6. Esploreblas cenestezo (vd 0924) surbaze de du kontraýaj hipotezoj, kiel avertite:

- aý cenestezo estas specifa senso, kaj do en sama nivelo de la aliaj kvin - aýdo, vido, flaro, gusto, tuïo;

- aý cenestezo estas nur komuna konfuza sento rezultinta el pluraj sensoj, precipe tuïaj, samtempe operaciintaj en la tuta korpa sistemo.

 

Por ne esti specifa senso, cenestezo reduktiûas al la sama speco de tuïaj perceptoj de la eksteraj organoj de la nervaj finaëoj. En tiu kazo, anstataý esti la tuïaj sensoj nur en eksteraj finaëoj, ili estas ankaý en la interno de la korpo; pro tio, oni kapablas senti dolorojn en la interno, kiam ne funkcias bone la stomako, la intestoj, la hepato, la kapo.

Tiu cenesteza senso estas tamen ekstera senso (kontraste al internaj sensoj nomataj imagpovo kaj memoro), kvankam interna rilate al korpo

Eble tuïo estas pli evoluinta en kelkaj regionoj de la korpo, kaj malpli en aliaj, ekzemple, en izolitaj îeloj sen rekta kontakto kun la nervoj; sed îie ajn estus fundamente la sama senso, la tuïo kaj cenestezo.

 

Principe îiu îelo estas kapabla senti, kiel karaktero de îiu vivanta animalo. Sed la individua senseco estas imanenta (vd) fenomeno, kiu ne kapablas rekte esti transdonata al alia. Tiu transdono estus rekta komunikado de la sentoj de unuj îeloj al la aliaj. Same, pensoj estas imanentaj fenomenoj, kiuj, unuj homoj ne sukcesas rekte transdoni al aliaj; neniu atingas rekte la sentojn kaj pensojn de aliaj homoj, se ne per malrektaj rimedoj. Ordinare, pensoj estas transdoneblaj per eksteraj artaj esprimoj, - per vortoj, gestoj, pentraëoj, ktp. Same, oni demandu, îu la sentoj de unuj ïeloj transdoneblas malrekte per la elektra kurento?

 

Do, kvankam îiuj îeloj estas kapablaj senti, kiel karaktero de vivanta estaëo, ili tamen ne rekte komunikiûas; tiel same, se îiu subatoma partiklo estus psikisma estulo, la inter komunikado ne rekte okazus.

Sed povas okazi la malrekta interkomunikado. Homoj ekzemple interpretas la reagojn, kaj tiel interkomunikiûas inter si. Per komplikaj sistemoj de esprimo fariûas la komunikado, kaj fine la ampleksa socio. Same povas okazi en la mikrokosma mondo. Jen la elektra sistemo de la nervaj histoj.

 

Îu la nervoj transportas el unu flanko de la korpo al alia la sensojn? Eble ne. Sed ili transportas elektrajn reagojn de la îeloj de unu flanko de la korpo, al îeloj de aliaj regionoj de la korpo, kie ili povas produkti similajn sensojn per reinterpreto. Povas eî okazi nenormala kreo de elektra kurento, kaj kiu prezentas iluziajn objektojn.

Nervoj havas specialigitajn finaëojn por ricevi eksterajn agojn, de aliaj korpoj, vivaj kaj nevivaj. Same, en la alia flanko, denove devas okazi specialigitaj finaëoj, por ke la transportitaj elektraj reagoj estu sufiîe bone reinterpretataj. Jen la malrekta maniero per kiu fariûas la interkomunikado de la psikismo de unuj vivaj îeloj al aliaj.

7. Oni insistu, ke la îefa specialigo de la nervoj estas transporti per elektra kurento al cerbo la perceptojn, kie situas la vere specialigitaj îeloj kapablaj pli bone percepti. Sed la nervoj mem ne operacias psike; ili ne agas imanente kiel la psika ago.

Estas distingo inter la imanenta ago senti kaj la tekniko per kiu okazas elektra reakcio, kapabla krei la eksteran interkomunikadon. Per anestezo, la nerva kurento haltas kaj neniu koresponda fizika reago okazas en la cerbo. Malgraý tiu rompo de komunikado, la imanenta senso restas netuïata. La elektra kurento en la nervoj mem ne estas la senso, kies imanenta kapablo en si mem ne malaperas pro la rompo.

 

Îar principe îiuj îeloj kapablas senti, oni atentu, ke ege granda kvanto nur sentas izole, sen neniam transmeti eksterajn efikojn; se ili ne transmetas eksterajn efikojn, nek malrekte, oni nur povas hipoteze supozi, ke ili sentas imanente kaj izole. Aliaj îeloj jam enhavas potenciale la kapablon agi per influo sur la elektra nerva kurento.

 

Oni povas imagi, ke la spermatozooj kaj ovoloj, - kvankam ankoraý ne estantaj en la teknika nivelo krei elektrajn eksteraj reakciojn, - jam estas tamen imanente en psika vivado.

Kun la ekstera fizika kreskado, ili nur ricevas pli da elektronikaj informoj, pri kiuj ili reagas psike. Per la akompano de la fizika evolua procezo fariûas por ni pli klara la aldona psika evoluo de la animalaj estaëoj.

 

La unua grado de evoluo de la cenestezo estas eble la tuïosenso. Tiu evoluo okazas pli akre en la finaëoj de la nervoj, kie ankaý okazas la kapablo krei la elektran kurenton de resendo al cerbo. Sed tiu elektra kurento ne estas la tuïosenso mem, sed estas fizika efiko en kombino kun la senso, kiu en si mem estas imanenta operacio. Per tiu elektra kurento la tuïosenso kapablas sendi sian efikon al aliaj regionoj de la kolektiva organismo, precipe al cerbo, kie okazas la reinterpreto per nova imanenta operacio.

Kreskemaj specialigoj de la organoj de tuïosenso kreas aliajn senseblajn kampojn, - gusto (percetebleco de reago sur la lingvo), flaro (perceptebleco de odoroj), aýdado (perceptebleco de sonoj), vidado (perceptebleco de fotoj de la lumo), - sed sen efektiva specifeco, æar nur per gradaj diferencoj.

Laý la supra hipotezo la specifaj sensoj estas nur specialigitaj formoj de la sama fundamenta cenesteza senso, îar pliboniûas la fizika interkomunikado. Superaj animaloj povas esti nur supera organizado de miliardoj da individuaj specialigitaj ïeloj tiel organizitaj, kies sistemo de kunvivado fariûas per la komplika teknika kunordigado de la fundamenta imanenta psikismo de îiu unuulo.

 

Oni distingu, kiel oni jam sugestis, inter la primitiva cenestezo kaj la evoluinta cenestezo pere de la tuïosenso. Îar la nervoj havas ankaý finaëojn interne de la korpo, tie ili perceptas jam specialigite. Tiaj internaj tuïosensoj estas, ekzemple, doloroj de kapo, de stomako, de intesto, de korpremo, de îiu ajn vundo. Per tiuj internaj finaëoj de tuïosenso okazas la agrabloj sentataj de la ûenerala bona sinteno de la korpo. Same estas interna tuïosenso la agrablo de la seksa erektiûo.

Tamen, aliflanke, îar tuïosenso estas specialigo de la cenesteza senso, okazas fakte nur intensiûo de tiu cenesteza senso en la nervaj finaëoj.

En la aliaj îeloj, sen specialigo, restas nur la primitiva cenesteza senso, kiu nur iamaniere, rekte aý malrekte, sukcesas influi la elektran kurenton de la nervaj histoj. Kompreneble, la perceptoj rezultintaj el la internaj tuïosensoj estas multe pli fortaj ol tiuj de la nura primitiva cenestezo, îar la menciitaj internaj tuïosensoj estas pli organizitaj por agi per la nerva sistemo. Praktike, la primitiva cenesteza senso restas preskaý sen esti perceptata pro la multe pli forta kapablo de la interna tuïosenso.

 

En kutima linguaëo oni ne atentas pri la subtila distingo inter la primitiva cenestezo (de îiuj îeloj) kaj interna tuïosenso (de internaj nervaj finaëoj).

Cenestezo "estas la kaoso ne disvolviûinta de la sensoj, kiuj, el îiuj punktoj de la korpo, estas transdonitaj senîese al sensorio" (Henle, en Ribot, Maladies de la personalité, 23).

Ne precize: "la percepto de nia organa estaëo" (Goblot, V1).

"Oni metas en la klason de la cenestezaj sensacoj, îiujn sensacojn, kiuj konservas ekskluzive subjektivan karakteron, kaj kiuj pro tio estas esence konsistigaj partoj de tiu sento" (Grundzüge der phyziol. Psychol., Principoj de fiziologia psikologio, 4. eld., 1,434).

 

7. Rilate al sensažoj (vd 7898), gravas ankaý la distingo inter komunaj sensoj (vd 7908) kaj propraj sensoj (vd 7910).

La unuaj, - ekzemple, formo, spaco, distanco - estas atingataj de æiuj senorganoj.

La aliaj restas specifaj de æiu sensorgano, - ekzemple, koloro por la okuloj, sonoj por la aýdo, odoro por la flaro, gusto por la lango, varmo por la tuïo.

E. Pauli.

 


SINJORO (*). 8140.

A: Sir, Mr. F: Monsieur. G: Herr. H: Seąor. I: Signore. P: Senhor. R:

1. Etimologie, sinjoro, devenas, tra la latinidaj, el la latina kompara adjektivo senior (= malpli juna), de senex (= maljunulo). Same devenas la franca sire kaj la angla sir, kiuj estas nobelaj titoloj.

Semantike, la vorto sinjoro evoluis por signifi al la feýda nobelo, posedanto de bieno. Per ûi estis tradukata la latina dominus kaj la greka kyrios, kiu siavice tradukis la hebrean Adon kaj Adoni (= mia sinjoro).

Substantiva radiko. Vortformoj: sinjoro, sinjora, sinjoreto, sinjorido, sinjorino, gesinjoroj, grandsinjoro.

2. Sinjoro estas îefo kun aldona senco de posedanto kaj de honoro.

Nuance, æefo (vd 1008) elstariøas inter samranguloj, dum sinjoro akcentas la absolutan posedon pri aliaj, rigardataj kiel servistoj, aý sklavoj (vd 8300).

Pro øentileco, Sinjoro estas titolo antaýmetita al æiu homo rekte alparolata.

3 Tute absoluta Sinjoro estas nur Dio. Jen koncepto, kiu tamen devas esti korekte disvolvigata, por ke la honoro fare de la kreitažoj al Dio ne estu kiel tiu de servisto, aý sklavo al sia Sinjoro.

 

La sinjoreco de Dio estas troege elstarigata de la semidaj religioj, en la senco ke homoj estas simple reduktataj al servistoj. Pro tio Al Dio estis atribuata la sama titolo, laý kiu estis nomataj la posedantoj de bienoj kaj reûoj.

La tradukistoj de la hebrea Biblio al la greka, la Septuaginto (vd 7954) anstataýis simple la nomon de Javeo (vd 3491) per tiu de Sinjoro. Jen ne laýlitera traduko, kaj kiu oftas ûis hodiaý.

Kompare, la okcidentaj religioj nur atribuis al dioj karakteron pli altan, sed ne tiel emfaze atribuis al ili la sinjorecon.

Semidaj religioj, precipe tiuj okcidente de Babilonio, estis pli rigidaj kaj ofte terorismaj. La homoj estas rekte konceptataj kiel servistoj, kaj rigore respondecas al Dio, kiu estos senkompata juûisto post la morto kaj je la fino de la tempoj.

La okcidenta (aý homera) religia sinteno estis pli milda, sed poste ankaý influata de la semidaj tekstoj, fine ankaý de la zoroastrismaj (vd 9995).

 

4. Kompreneble, Dio estas Sinjoro! Sed tio, kio unuamomente karakterizas la Kreinton estas la ama ekspansio, per kiu la aferoj eksprimas per si mem la objektivan gloron de Dio, kaj kies ekspansia kreado,ekde îiam kaj por îiam, estas la amo kaj nur malarekte la sinjorecon.

Dio ne estas Sinjoro de submetado; nek ni homoj estas îefe la submetitaj servoj. La îefa nomo de Dio ne estas Sinjoro, îar Dio ne estas Sinjoro por havi submetitojn; nek nia nomo estas servistoj, îar ni ne estis kreitaj por la submetado.

Dio tamen estas; Sinjoro, sed en la senco de saøulo, kapabla bone regi la mondon.

 

5. Per si mem, Dio estas sia sufiîa gloro. Estas gloro (vd 2447) speco de brilo, de tio, kio simple prezentiøas granda, kaj pro tio revelacias ties perfektecon.

Koncerne al ni kaj al la tuta mondo restas nur loko esti kreitaj kiel ekspansio de la dia amo. Restas, do, al ni esti kvazaý superflua brilo aldonata al al la senfina gloro de Dio. Sed tiu gloro ne estas superflua por ni mem, îar interne îiu el ni estas feliîa ekzisti, kaj ekzisti kiel gloro de Dio.

Ho vere! Nia orgojlo konsistas en tio, - esti la gloro de Dio, kvankam nur aldonata gloro, al tiu gloro kiu per si mem jam estas infinita.

E. Pauli.

 


SKLAVO (*), -ECO. 8300.

Gr:* @ Ø 8 @ H . -@ L ; * @ L 8 , \< FONT FACE="Esp_aria Eo"> " s -" H . L: servus, -i; servitus, -utis.

A: slave; slavery. F: esclave; esclavage. G: Sklave; Sklaverei. H: esclavo; esclavitud. I: schiavo; schiavitù . P: escravo; escravidão. R:

1. Etimologie, sklavo devenas el la mezepoka latino sclavus, siavice el la bizantia greka sklábos (= slavo). La semantika ïanûo de la genta signifo de slavo al senco de sklavo estis okazigata de la fakto, ke je la tempo de Karlo la Granda frankoj kaptis amason da slavoj, kaj kiuj estis reduktataj al la socia kondiîo de servistoj.

Substantiva radiko. Vortformoj: sklavo, sklava, sklave, sklavi (ntr), sklaveco, sklavigi, sklavino, sklavisto, sklavoïipo, ekssklavo.

2. Sklavo estas homo apartenanta al alia, nomata sinjoro, cele al devigata laboro.

Bona sklavo, laý la koncepto de tiuj, kiuj praktikis aý ankoraý praktikas la sklavecon, estas homo obeema kaj laborema. Tiu obeemeco inkluzivas la perdon de personeco.

Figure, dungita laboristo foje estas nomata sklavo. La moderna industria sklaveco, kvankam pagante la luitajn laboristojn, okazis kiam ankoraö ne estis disvolviûintaj la sociaj leøoj; la sklaveca aspekto okazis en tio ke, la laboristaro ne kapablis influi la salajrojn kaj povis esti simple forsendata.

 

En perfekta socio, estas egale honoraj la laboristo kaj la dunganta entreprenisto, æar ambaý estas egale homaj estažoj. Se okazas eventuala diferenco, tio povas esti kompetenteco, kaj ne rekte pro la kondiîo mem de dungito kaj dunganto.

Principe, en kompleksa tasko, la plenumo fariøas per la labordivido (vd 4461). En tiu kazo, entreprenisto nur bezonas esti fake kompetenta en administracio, dum laboristo esti fake kompetenta en la teknikoj de sia laboro.

3. Historie, kaj origine, la reduktado de homoj al dependeco de aliaj, sen persona rajto pri si mem, vaste disvastiøis ekde kiam la popoloj komencis praktiki sisteme la bredadon de bestoj kaj la agrikulturon. La multobligo de la servoj fariøis pli efika pere de dungitaj homoj. Tiam unu el la formoj de dungado estis la sklaveco mem, foje akceptata kiel formo de vivrimedo de la sklavo mem.

Kompreneble, la malpli elspeza formo de dungado estis la sklaveco, ol la pago de salajrigitaj liberaj homoj. Sekve, la disvolviøo de la bredado kaj agrikulturo e semidoj, helenoj, romianoj rezultigis la kreskon mem de la sklaveco.

 

4. La plej ofta fonto de sklavoj estis la militoj, vendo de personoj kiel pago de ïuldoj, naskiøintoj en la sklaveco. Modernepoke, tiuj detaloj ricevis novajn formojn pro la facileco de la trafiko, kun la sekva kresko de la komerco de sklavoj kiel varo.

La kodo de Hamurabo el Babilonio enhavas apartajn artikolojn: pri la forkuro de sklavoj (art. 15-20), edziûo de sklavo de la palaco aý de la libera homo kun filino de ne libera homo (175-176); pri la sklavoj (278).

En Egipto pere de sklavoj estis konstruataj la grandegaj religiaj konstruažoj de la piramidoj.

Judoj praktikis la sklavecon, ekde la patriarko mem, Abrahamo, kies egipta servistino Agar naskis al li filon (Gen 16, 3-4).

Mezepoke la sklaveco vestiûis per la feýdisma servuteco. Îirkaý la Mediteraneo konserviûis tamen, dum la araba kaj turka superregado, la antikva sklaveco.

 

5. La moderna sklaveco ekfloris kiel daöro de sklaveco jam praktikata en Mediteraneo kaj precipe en la nigraj grupoj de Afriko.

La diferenco inter moderna sklaveco kaj antikva okazis pro la disvolviûo de la navigacio kaj sekve de la komercaj interrilatoj; tiuj novaj faktoroj ebligis ne nur la komercon de varoj, sed ankaö de sklavoj.

Îar la sklaveco jam ekzistis, kiel jam dirite, en la negra Afriko, la negroj mem vendis la negrojn de aliaj triboj al la ïipoj de eýropanoj, kiu revendis ilin en Ameriko, precipe por la kultivado de sukerkano en la insuloj de Karaiba Maro kaj Nortorienta regiono Brazilo.

 

6. Takse, sklaveco ne estas aprobinda. Stato de ribelo estas konstanta rajto de sklavo, kvankam tio ankoraý ne signifas la uzon de æiuj rimedoj de reago.

Neniu estu sklavo pasive. Esti libera, ne nur estas rajto, sed ankaý devo. Ekde 134 a.K. okazis ribeloj de sklavoj en Romo, foje gvidataj de gladiatoroj. Fariûis fama la ribelo de Spartako (73-71 a.K.).

Tamen, en la antikva kompreno, inkluzive religia, estis rekomendata al tiaj servistoj, ke ili estus obeemaj. Sklaveco fariøis eæ parto de la religiaj kaj civilaj leøoj, inkluzive kun teologiaj kaj filozofiaj prikonsideroj.

La religia literaturo, precipe la semida, prezentas virtajn homojn kiel sklavoj de Dio, kiu do estis erare konceptata kiel Sinjoro (vd 1140).

La biblia literaturo akceptis, ke îiu naskiûas enkadre de difinita socia kondiîo, unuj kiel sinjoroj, aliaj kiel servistoj (Gen 43, 8; Dt. 28, 18; Prov 29, 19; 30, 22).

 

La konscio de Jesuo pri la servistoj ne estas klara. Li reprenis frazon de antaýa aýtoro: Amu al aliaj kiel al vi mem. Tia doktrino pri la amo implicitas la universalan amon, kiu kontribuis estonte por kompreni, ke homoj estas egalrajtaj.

Tamen la kristana praktikado de la amo inter îiuj ne estis la forigo de la sociaj diferencoj de klaso kaj sekso, æar tiu amo estis konceptata rekte kiel amo, ne kiel efektiva forigo de maljustaj klasoj kaj diskriminacio de seksoj.

Apostolo Paýlo tamen asertis:

"Îar vi îiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. Îar, îiuj el vi, kiuj al Kristo baptiûis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja judo nek greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina" (Gal. 3,28). Vidu ankaö Ef., 6,9; Coll. 3, 22.

7. Filozofoj temas pri la socia kondiîo de la servistoj. Aristotelo avertis pri la malsama kondiîo de la homoj en la socio, kaj ke pro tio, en kelkaj situacioj, por unuj estas avantaûo ordoni kaj por aliaj obei (Pol. I, 2. 1552 a).

Kompreneble, Aristotelo parolis en epoko, kiam la amasoj ankoraý estis en barbara stato, precipe eksterlande

Aliflanke, tamen, tio, kion li avertis okazas parte nuntempe, per la labordivido, metante unuflanke la entreprenistojn kaj en la alian la dungitojn. Certe evoluis la rajtojn de la laboristaro; sed ankaý Aristotelo ne volis tute nei la homajn rajtojn de la servistoj, sed averti precipe pri la distingo inter administri kaj plenumi la laboron.

 

Dum la heleno-romiana epoko, pliklare la stoikistoj interpretiss la homajn fundamentajn rajtojn.

Avertis Seneko (3-65) pri la morala digneco:

"Ili estas sklavoj; jes, sed ankaý ili estas homoj. Ili estas sklavoj; jes, sed ankaý kolegoj de leûado. Ili estas sklavoj; jes, sed ankaý humilaj amikoj. Ili estas sklavoj, sed ankaý kolegoj en la sklaveco mem, se vi rezonos, ke unuj kaj aliaj estas submetataj al kaprico de la fortuno" (Epistolae, 47).

 

Pri la stoikismaj principoj kontraý la sklaveco:

"Nur la saûulo estas libera, la malbonuloj estas sklavoj, îar la libereco estas aýtodetermino kaj la sklaveco estas foresto de aýtodetermino. Ekzistas ankaý alia sklaveco, kiu konsistas en la submeto aý en la aîeto kaj en la submeto, al kiu koncernas la senjoreco, kiu estas ankaý malbona" (Diogeno Laerta, VII, 121).

 

Sekve, la romiaj leøoj pri la sklaveco iom post iom mildiûis, kvankam ne forigante la esencan koncepton pri la sklavo kiel propraëo de la posedanto. Tiu pliboniga leøaro alvenis al la fina formo en la kodo de Romiana Juro (vd 3546), de la 6-a. jarcento, iniciate de la Imperiestro Justiniano.

8. Îe la kristanaj filozofoj, Aýgusteno konservas ankoraý la antikvajn pragmatan ideojn pri la sklaveco.

Tomaso el Akvino, mezepoke, akceptis la prikonsiderojn de Aristotelo, sed pli eksplicite avertante pri la natura homa rajto:

"Ke îi tiu homo estu servisto, kaj ne la alia, estas afero, kiu ekde absoluta vidpunkto, ne havas naturan rezonon, sed nur la rezonon de aparta utileco, en la mezuro, ke estas utila al sklavo esti regata de homo pli saûa, kaj ke estas utila al îi lasta esti helpata de la sklavo" (Sum. Theol II, 2, q. 57, a. 3, ad 2).

 

9. Danke al la iluminisma filozofio, disvolviûinta je la 18-a. jc., la sklaveco estis konsiderata absurda kaj abomeninda.

Menciendas la artikolon de Voltaire pri Egaleco, en Dictionnaire philosophique, 1764.

Unu post aliaj okazis la aboliciaj leûoj.

Aperis societoj pledantaj la abolicion: en Usono, 1774; en Anglio, 1787.

Unue aboliciis la trafikon de Sklavoj Danlando, kiu tiutempe havis kelkajn insulojn en Antilioj kaj ïiparon por transporti sklavojn aîetitajn al negroj en Afriko.

En 1794 Francio forigis la sklavecon en îiuj siaj kolonioj; sed tiu leûo fariûis plena post dekoj, en 1848.

Per sinsekvo de iniciatoj angloj ankaý malpermesas la trafikon de sklavoj kaj en 1833 deklaras liberajn îiujn sklavojn de la kolonioj.

En sinsekvo, la abolicioj okazis en Meksikio 1829; Portugalio, 1858; Usono, 1865; Brazilo, 1888. Koncerne al Brazilo, jam pli frue, la sklaveco ne estis praktikata de la enmigrintoj el centra Eýropo.

 

10. La industria ekonomio ne havis grandajn problemojn per la malpermeso de la sklavaj laboristoj, îar ûi dependis de specialigita laboristaro, dungita en pli alte evoluinta socia tavolo.

Sed, post la forigo de la sklaveco, la agrikultura forto de laboro konsistigata el negroj fariûis kriza por la negroj mem. Pro tio ke negroj ankoraý ne estis sufiîe alkutimitaj al laboro, por esti interesata fariûi dungata laboristaro, la grandaj bienistoj en kelkaj regionoj preferis dungi aliajn laboristojn, kiuj estis alvenigitaj el Azio kaj eæ el Eýropo.

Tiu alvenigo de aliaj laboristoj okazis, ekzemple, en plantejoj de Sud-Afriko kaj al la Antiloj de Centra Ameriko. El suda Italio alvenis amasoj da laboristoj por la kafobienoj de San-Paölo, Brazilo. Tio ne okazis pro rasa diskriminacio, sed pro kultura diferenco. La samnivelado en îi kampo dependas de sufiîa tempodaýro.

 

Hegel aranûis dialektikan formuladon por la interrilatoj de Sinjoro kaj sklavo: La Sinjoro estas la aýtokonscio de la servisto, kaj la servo estas la instrumento kiu ellaboras la objektojn, por ke la Sinjoro ûuu de ili, kaj per tiu fakto ankaý partoprenu la servisto (Phenomenologie des Geistes, I, IV, A).

E. Pauli.

 


SPIRITO (*). 8648.

Gr: B < , Ø : " , -" J @ H . L: spiritus, -us.

A: spirit. F: esprit. G:Geist. H: espíritu. I: spirito. P: espiritual; espírito. R:

 

1. Etimologie, spirito devenas el la latina spiritus (= spiro, blovo, animo), siavice el spiro, -are (= blovi, spiri). Enkadre de la hindeöropaj lingvoj, spirito estas radiko ekskluzive latina.

Substantiva radiko. Vortformoj: spirito, spirita, spiriteco, spiritismo (vd 8645), spiritisto, spiritæeesto, spiritpreteco, spiritforesto, spiritmanko, liberspirita, unuspiriteco, vastaspirita.

2. Spirito estas aparta estažo manifestiøinta al ni per la fenomeno de la penso, aý konscio. Rezulte de interpretoj, okazas ideologiaj difinoj, kun la koncernaj nomoj kaj doktrina terminologio.

Nuance, animo (vd 0316) estas konceptata kiel substanco kapabla vivigi la korpon, dum la koncepto de spirito ne inkluzivas necese esti substanco; dependas nur de aldona ideologio, deklari øin substanco, aý ne.

Kompare, inter spirita (vd 8640)kaj spirituala (vd 8654) la distingo situas en tio ke spirita rilatas al spirito nur kiel principo per kiu okazas la specifajn fenomenojn de penso kaj viva ago, dum spirituala akcentas apartajn karakterojn atribueblaj aö ne atribueblaj al spirito.

3. Oni distingu inter gnozeologia aspekto de la spirito, kaj la ontologia. Je la gnozeologia momento, oni rigardas al spirito nur kiel penson, per kiu la homoj atingas intencionalisme la konon de objektoj. En tiu konscia momento, la homoj fariøas konsciaj pri la mondo atingata.

Precize en tiu aspekto de la unua momento pri la spirito, oni ankoraý ne konsideras novajn demandojn pri ties naturo.

 

4. La ontologia aspekto pri la spirito, demandas pri la enteca naturo de tiu spirito.

Jen kiam la esploro pri la naturo de la spirito, demandas, - æu øi estas io substantaca (pli precice, æu øi estas operacio apartenanta al spirita substanco); æu øi estas spirite nur operacio, kaj ke la substanca apogo (æu øi ekzistas) estas la materio mem.

Do, la doktrinaj alternativoj estas fundamente nur du interpretoj:

- aý la dualismo (vd 1410), per kiu ekzistas du neredukteblaj apartaj substancoj, la spirita substanco, kaj la korpa substanco, ambaý nur kunvivantaj;

- aý la monismo (vd), per kiu ekzistas nur unu substanco, al kiu apartenas la spiritaj operacioj (psikaj) kaj la korpaj operacioj (fizikaj).

 

5. Historie la dualisma interpreteto fariøis la æefa akceptata de la simplaj homoj, sed ankaý de gravaj filozofoj. Kelkaj, kiel Platono, estis radikale dualismaj. Korpo kaj animo (vd 0316) nur kune vivas.

Iom post iom kreskis la nombro de tiuj, kiuj rigardis spiriton kaj materion nur kiel du flankoj de la sama fundamenta estažo.

Per la unueco pli facile estas klarigi la tutažon de la realo, ol per radikalaj dualismoj

E. Pauli.

 


SUFERI, -O (*).8891.

L: suffero, -rre.

A: suffer; sufference. F: siufrir; souffrance. G: leiden; Leiden. H: sufrir, padecer; sufrimiento. I: soffrire; sofferenza. P: sofrer, padecer; sofrimento. R:

 

1. Etimologie, sufero devenas el verbo suffero, kunmeto el sub, per asimilado fariûinta suf (= sub) kaj fero (= porti).

Verba radiko. Vortformoj: suferi (tr) (ntr), sufero, suferado, suferego, sufereti (ntr), suferigi, suferiga, suferinto, sensufera, trasuferi (tr).

 

2. Sufero estas senti malagrable pro la okazado de io. Ekzemple, transitive: suferi malsanon, malsaton, perdon; netransitive: suferi pro manko de akvo.

Nuance, doloro (vd 1374) estas malagrabre senti, sed en la kampo de la specifa sento de tuïo, kaj kiu estas karakterize korpa, dum sufero signifas pli øenerale. Eblas diri suferi doloron, ne inverse.

Nur analogie, doloro diriøas pri la aliaj suferoj..

3. Vastasence, suferi signifas simple esti ricevinto de la rezulto de ago, kaj sen mencio al la sinsekva sento.

Tiu vasta senco de sufero estas la skolastika uzo de la latina verbo pati (vd L: 6132) kaj de la vorto pasiva (vd 6112) etimologie derivita de la sama verbo. Simile vaste sencas la greka B V F P T (= suferi).

 

4. Puno (vd 7032) ofte estas interpretata kiel apliko de sufero al la punata homo. Jen miskompreno pri la æefa senco de puno.

Estas senco en puno, kiam ûi signifas refaron de io, redono de ïtelažo, sugesto al plibonigo.

En si mem, sufero estas io sensenca. Akcepteblas la sufero, nur kiam øi estas akcidenca sekvo de la puno kiel refaro de io.

 

5. Primitivaj religioj tre esploras la suferon simple kiel puno. Tiusence ili imagas, ke Dio eterne punas la malbonulojn.

Kompreneble, malrekte sufero povas esti profitata kiel averto kaj fina reveno al bono. Sed tio jam ne estas sufero simple kiel puno.

En si mem, oni ne deziru la suferon, nek apliku al la aliaj la suferon en senco de puno.

E. Pauli.

 


ÏAMANO, -ISMO. 8983.

A: shaman; shamanism. F: chaman; chamanisme. G: Schamane, Zauberpriester; Schmanismus. H: chaman; chamanismo. I: P: xamã; xamanismo. R:

 

1. Kiel nomo, ïamano estis origine el triba lingvo de norda arktiko.

Substantiva radiko. Vortformoj: ïamano, ïamanismo.

 

2. Ïamano estas pastro-kuracisto enkadre de religio kredanta je povo influi, per ekstazoj kaj per similaj eksteraj rimedoj, la diaëojn, kiu kontrolas la naturon. La koresponda religio nomiûas ïamaismo.

Pli detale, per ïamano kaj ïamanismo estas larûe nomataj, enkadre de la fino-tartaraj triboj, de nordorienta Eýropo kaj Siberio, la sorïistoj kaj koncerna religio, kaj per kiu oni nomis ankoraý pli vaste similajn individuojn kaj religiojn de amerika triboj, kaj fine îiujn analogajn fenomenojn.

 

Fundamente, ïamanismo estas animisma kaj aldone kredas pri pluraj diaëoj loûantaj la spacon, la teron kaj la malsupron. Sed ïamano, per sorîoj kaj magiaj ritoj, altiras la bonajn agantajn spiritojn kaj protektas la homojn kontraý la atako de la malbonaj, kuracante malsanojn, kontrolante la pluvon, antaývidante la estonton.

Ordinare tradiciaj religioj estis je la komenco ïamanismaj; sed tiu fazo kutime ne estas konata. Kiam restas elementoj de la primitiva fazo, tio jam sufiîas por pruvi la originan animisman fazon. Jen la kazo de ïintoo (vd 9005) tradicia japana religio kun posta memevoluado kaj fine influata de budismo.

 

3. Takse, du povas esti la fundamentaj interpretoj pri la ïamanismaj fenomenoj, - unuflanke la supernaturalisma interpreto, aliaflanke la psika, aý naturalisma.

Ordinare, ïamanistoj kredas je la supernaturisma interpreto.

Epistemologie, por kredi je la supernaturaleco de la ïamaismaj praktikoj, estas necesaj striktaj pruvoj, per kiuj ili fariûu neredukteblaj al simplaj naturaj psikaj fenomenoj. La sama epistemologia rigoreco oni postulu de æiuj aliaj religioj, kiam ili prezentas siajn supernaturalismajn interpretojn.

 

La psika naturalisma interpreto de la ïamanismaj fenomenoj rilatigas ilin al nervaj perturboj, per kiuj kelkaj individuoj estigas specialajn psikajn statojn, foje mirindajn. Tiaj fenomenoj analogas al tiuj de îiuj aliaj religioj, kiam ili parolas pri profetado, pri vizioj, pri revelacioj, pri enkarniøoj, kaj agas mirinde cele al kuracado.

Ordinare simplaj homoj ne kapablas kompreni la vastecon kaj diversecon de la psikaj fenomenoj, kaj pro tio akceptas la supražan supernaturalisman interpreton.

E. Pauli.

 


R simboloS-indeksoj